La plej rimarkinda estas "perestrojko" (rekonstruo) en baza instruprogramo de mezlernejoj kaj precipe en ties kursoj pri historio kaj pri sociaj sciencoj. Unue, la reformoj tusxis strukturon kaj principon de instruado. Dum lastaj 10+ jaroj oni akceptis principon de instruado de la disciplinoj, kiam, ekzemple, tutan kurson pri historio (en kondicxoj de la gxenerala - ecx pli precize - universala - plena mezklerigado) oni konstruis tiel diri "de nulo gxis nuntempo" kaj dividis gxin laux la tuta kurso de gxenerala 11-jara lernejo, en kiu lernis plejmulto da infanoj. Tamen dum lastaj 10 jaroj cxirkaux duono de infanoj post kurso de t.n. "baza" lernejo (9-jara) foriris el mezlernejo kaj dauxris sian lernadon en aliaj institucioj: metilernejoj, teknikumoj, kursoj ktp. Kaj subite evidentigxis, ke cxi-momente okazas cxeso de ilia soci-humanitara edukado: por ili kurso pri historio finigxis je 19 jarcento kaj rusia literaturo -- je Nikolaj GOGOLJ ktp.
Enhavo de instruprogramoj
Antauxnelonge kolegio de Ministerio pri klerigado rerigardis strategion de soci-humanitara klerigado kaj ankaux strukturon de ties programoj. Tio estis tute logika, cxar kursoj pri historio kaj soci-sciencaj disciplinoj "suferis" pro la plej grandaj kaj radikalaj sxangxoj -- unuavice en sia enhavo. Kien iros Rusio plu? Kia gxi estos? Kiajn sxangxojn oni povas atendi en ties malstabila socio? Kiaj estas gxia strukturo, nuna stato, tendencoj de evoluo kaj perspektivoj?
Tutkompreneble, stabilaj kursojn kaj lernolibrojn oni kreas dum jardekoj. Sed nek lernejo, nek lernantoj povas atendi, kiam reala vivo donos plenan respondon al la demandoj. Oni devas jam hodiaux prepari la morgauxajn civitanojn, cxu ne? Pro tio la decidoj estas pli-mali provizoraj kaj validos nur dum t.n. transira periodo, kvankam la Ministerio ellaboris la strategion de la "perestrojko" [en soci-humanitara edukado] kune kun fakuloj el esplorinstitutoj de Rusia akademio de sciencoj kaj Rusia akademio pri klerigado.
La cxefa ero de la strategio estas rekono, ke instruado de l'disciplinoj estos ekde nun diferencigita kaj varieca. Instruisto povos nun labori en atmosfero de elektado: li/sxi povos nun mem elekti el signifa kvanto da lernolibroj kaj lerniloj. Dum lastaj jaroj aperis multe da novaj lernolibroj, memorajxoj, krestomatioj kun diversflankaj kolektoj de historiaj dokumentoj ktp. Aperis ecx nekutimaj helpiloj - problemlibroj pri historio de antikva mondo, mezepoko kaj rusia historio. Inter novaj lerniloj kaj helpiloj por instruistoj kaj altklasanoj okazis ecx tiuj, kiujn antauxnelonge oni ecx ne povus imagi - ekzemple, tia, kiel "Historio de Soveta Unio. 1917-1991" de fama okcidenta fakulo Geoffry HOSKING, kiu aperis jam en 11 eldonoj en Usono kaj Britio. Tiel diri, rigardo de ekstere. Ankaux oni aperigas diversspecajn lernilojn por t.n. diferencigita instruado. Kaj en tiu cxi amaso de instrumaterialo, literaturo historio aperas kiel malsimpla, dramatika kaj zigzaglinia procezo.
Kaj pedagogoj, instruistoj kaj fakuloj-historiistoj bonvenigas la diversecon de libroj, cxar (almenaux teorie) lernejo havas celon helpi al lernantoj ellabori, formi propran opinion pri estanto kaj estinteco de nia lando. Diversspecaj taskoj kaj problemoj el problemlibroj postulas de ili ne nur scii pri datoj, faktoj, eventoj ktp., sed ankaux instruas ilin memstare kompari, trovi kauxzojn kaj sekvojn de l'eventoj.
Problemoj
Tamen nome la diverseco de l'literaturo, aperinta preskaux unumomente, eknaskis siajn problemojn. Multaj mezlernejaj instruistoj okazis ne pretaj al memstara elektado. Tamen instruistoj ja devas fari konscian elekton. Certe, plurismo de opinioj en socio estas bona ajxo. Sed, kiel rimarkis unu fakulo, plurismo ene de unu kapo estas aux cinismo aux embarasigxo.
Personecoj
En pasinto nialanda historio estis cxefe senpersoneca (certe, krom V.Lenin. I.Stalin, L.Brejxnev k.a. "eminentaj gvidantoj de popolo"). Sed ecx skize menciante pri kelkaj eminentuloj gxi senkauxze malvastigis ilian rondon. Nun oni planas pliricxigi kurson pri historio per biografioj de personoj, kiuj estis ekzemploj de socia kaj etosa servado: sxtatestroj kaj klerigistoj, eminentaj sciencistoj, fakuloj kaj artistoj, konstruistoj kaj industriistoj, poetoj kaj verkistoj, pioniroj, malfermigantaj novajn teritoriojn,kaj homoj, farintaj heroajxojn en la nomo de socia bono kaj Patrolando.
Ankaux patriota komponento en instruado de historio en mezlernejo dum lastaj jaroj estis prisurdigita. La socio suferis sxokon pro torento de vero pri sia pasinto kaj hodiaux malsanas pro tio. Tamen tio estas neebla eduki estontajn civitanojn, fokusigxante je legado nur tragikajn pagxojn de historio kaj kondukante sin al memneado kaj memapostatigxo. En kondicxoj de turnopunkta epoko historio (kaj ankaux sociaj sciencoj) restas unu el cxefaj lernobjektoj, edukigantaj civitanan sinkonscion kaj por socio ne estas indiferente, cxu eliros el lernejo homoj, por kiuj Patrolando estos "nia lando", sed ne "tiu cxi lando".
"Lernobjekto de historio, - verkis en sia notlibro fama rusa historiisto Vasilij KLUCXEVSKIJ (1841-1911), - estas tio, kio ne pasas, ne cxesas, kiel heredajxo, leciono, ne finita procezo, eterna legxo. Studante avojn, ni ekscias nepojn, ekscias nin mem. Sen scio de historio ni devas rekoni nin okazajxoj, ne sciantaj, kiel kaj por kio ni venis en la mondon,kiel kaj por kio ni logxas en gxi, kiel kaj al kio ni devas strebi."
Dum diskutado oni rimarkigis, ke la reformojn oni ne povas prokrasti. Tamen, memkompreneble, sukceso de la ellaborita strategio tute dependas de instruistaro. Pro tio oni decidis serioze komenci instruadon kaj reinstruadon de instruistoj mem. Kaj historio montros, kiom sukcesa okazis tiu cxi strategio kaj ties praktika realigo.
Nikolai Stepanov, Moskvo, Rusio
nikst@glas.apc.org