Previous  Homepage  Contents  Response Card  Next


La Projekto por Nord-Okcidenta Televidia Universitato

Specifikeco de la Nord-Okcidenta regiono de Rusio igxis kreskanta postulemo de logxantaro en malfacile atingeblaj, foraj distriktoj ricevi edukadon kaj akiri sperton por solvi familiajn, moralajn kaj ekologiajn problemojn la kondicxoj de la profundaj sociaj sxangxoj.

La projekto celas cxiuloke kontentigi tiun postulemon aplikante modernan mondan informacian teknologion kunligante gxin kun la ricxa scienca estetika pedagogia kaj morala potenco de la socio el dek kulturaj centroj de Nord-Okcidento de Rusio: Petrozavodsk, Syktyvkar, Arhangelsk, Murmansk, Kaliningrad, Vologda, Novgorod, Pskov kaj Kirov.

La projekto bazigxas je la libervola kaj kreativa interagado de kvar grupoj de la partoprenantoj:

La filantropa fonduso "Intelekto kaj Vivo" kunordigas altiratajn financajn rimedfontojn, prilaboras informteknologian bazon de la projekto.

Avangardaj universitatoj kaj superaj institucioj kaj kreaj organizajxoj el dek kulturaj centroj de la Nord-Okcidento de Rusio. Cxi-tiu grupo de la partoprenantoj prilaboras prilaboras metodikojn kaj organizas kontinuece funkciantajn teleinstruantajn programojn.

Teledisaudigaj kompanioj, eldonejoj, komunikaj retoj por datumtransportado distribuas instruan kaj edukan informon, arangxas interaktivan komunikadon.

Registaro kaj Administracio de la Nord-Okcidenta regiono de Rusio kunordigas kaj realigas la proekton je la principo de la impostaj kaj doganaj privelegioj.

La partoprenanto de la projekto estas cxiu organizajxo kiu akceptas bazajn principojn de la proekto kaj apartigas en la Fonduson "Intelekto kaj Vivo" materiajn kaj financajn rimedfontojn.

La projekto ne sekvas la komercajn celojn, sed bazigxas sur la firma ekonomia bazo kaj materiala intereso de sciencistoj, pedagogoj kaj superkvalifitaj fakuloj.

La financaj fontoj de la projekto estas sxtata bugxeto, privelegiaj sxtataj kaj municipalaj kreditoj, filantropiaj oferoj, helpo de eksterlandaj kaj internaciaj organizajxoj, profito de la instrupago kaj reklamaj pauxzoj, kotizoj de la partoprenantoj por la projekta bugxeto.

Cxio plialtigo de la enspezoj kontraux la elspezoj estos direktata por la perfektigo de la teleinstruaj teknologioj kaj metodoj gxis la monda nivelo de la servkvalito, atingebla je la limo de XXI jarcento.

Vitalij Titov, Sankt-Petersburg, Rusio
memo@vitatur.spb.su

Estus interese ricevi iujn reagojn de la volontuloj kiuj dezirus partopreni projekton. Mi esperas je la konsiloj de la legantoj de "International Teletimes".


Previous  Homepage  Contents  Response Card  Next