Previous  Homepage  Contents  Response Card  Next


Enmetajxoj Venkis Posxtmarkojn

Por plimulto da infanoj kolektado estas nedisigebla parto de ilia vivmaniero. La konkludon ankorauxfoje faris fakuloj el sociologia servo de agentejo JUNPRESS, kiuj pridemandis 1000 adoleskulojn en 10 urboj de Rusio. Rezultoj de l'esploro atestas, ke sian liberan tempon dedicxas al kolektado cx. 2/3 da pridemanditaj junuloj. Plimulto (25%) kolektas posxtmarkojn, posxtkartojn (22%), gluetikedojn kaj enmetajxojn el macxgumoj (preskaux samkvante), po 10% kolektadas envolvilojn de bonbonoj kaj insignojn. Grupo el 10% kolektadas monerojn, ladvazojn por gasita akvo kaj biero, cigaredskatolojn.

Enhavo de kolektado signife dependas de agxo: se pli junaj adoleskuloj pli ofte kolektas bonbonenvolvilojn, modelojn de auxtoj, kalendaretojn, do la pli agxaj junuloj (precipe - knaboj de 13-14-jaragxaj) kolektas cigaredskatoletojn, botelojn kaj bierladvazojn.

En kampo de infana kolektado dum lastaj jaroj okazis signifaj sxangxoj. Kreskas kvanto de kolektantoj de bonbonenvolviloj, enmetajxoj, gluetikedoj kaj tio, sendube, influas je formigxo de la art-estetikaj gustoj de adoleskuloj. Kontraste de posxtmarkoj, posxtkartoj kaj kalendaretoj, kiuj havis suficxe vastan enhavvariecon (artaj serioj, bildoj de reprezentantoj de flauxro kaj fauxno, geografiaj objektoj ktp.), la cxefaj bildoj sur bonbonenvolviloj, enmetajxoj kaj gluetikedoj estas bildoj el komiksoj (desegnajxserioj). Fabrikistoj de la produktaro estas interesitaj por ke adoleskuloj estu konstantaj konsumantoj de la produktitaj de ili varoj (plej ofte - diversspecaj dolcxajxoj). Uzante (oni tiom volas diri - ekspluatante) la agxintereson de adoleskuloj al kolektado, ili penas stimuli la bezonon pere de diversaj loterioj kaj premioj. Rezulte procezo de kolektado jam perdas sian esencan individuan signifon kaj igxas por infano nur maniero por ricevi recompencon. Jen rekta kaj multsignifa influo de t.n. "merkatekonomio" kaj kunligita kun gxi reklamo.

Nikolai Stepanov, Moskvo, Rusio
nikst@glas.apc.org


Previous  Homepage  Contents  Response Card  Next