La plej malgxoja cxapitro de lepsikaj rilatoj inter homoj kaj bestoj devus esti superskribata: Lepsikaj Alauxdoj. La malvirteca frandajxo trovis ne nur sxatantojn, ankaux impeta kritiko estis auxdebla. Friderike Kempner estis klopodinta en Prusujo sukcese por la rajtoj de la sxajnmortintoj, kontraux la alauxdkonsumo de la Lepsikanoj sxi batalis per tiu kolera rimajxo:
La pacaj kantantoj de l' kampo,
Ve, nudaj kaj pretaj por l' gluto
Vi alauxdojn certe ne mangxos?
Ho Dio mia, kia konduto!
Alauxdo, la vera poeto,
Cxielen gxi flugas facile.
Nesteton gxian surteran
Surpasxas pasxtisto trankvile.
Sole la kamparano
Havas naturan koron.
Li svingas falcxilon atente,
Ne kauxzas al birdo doloron.
Sed trancxas la Lepsikanoj
la gorgxon de la kantisto
Ve, nuda, poezia birdeto,
Jam cxesas via ekzisto!
Kiel estis pretigata la kontrauxkonscienca mangxajxo, tion oni povas legi cxe samtempanino de la poetino, en la "Praktika kuirlibro por la ordinara kaj la pli fajna kuirejo" (unua eldono 1844) de Henrike David:
Tiujn same kiel Grizajn Turdojn oni ne senviscerigas kaj postlasas cxe la mangxo nur bekon kaj stomakon. Se oni volas pretigi la alauxdojn ne kun juniperberoj, tiukaze oni malrapide fritas ilin kovritajn flavebrunaj en suficxe da butero, poste fritas raspitan kaj kribritan bulkajxon bruneta en la butero, metas la alauxdojn en varmegan pelvon kaj kovras ilin per la bulkajxo kaj butero.
...
Grizaj Turdoj estas zorge senplumigataj, poste al ili estas desxirata la kaphauxto, elpikataj la okuloj, detrancxataj la piedoj en la unua artiko, tiam cxi ili estas flamumitaj, post kiam oni sxovas la piedetojn kruce tra la okultruoj.
Tempesto havis la destinon, fari finon al tiu sakrilegia palato- tiklajxo, kaj tio okazis tiel:
La 27a de Auxgusto 1860 estis bela, tre varma somertago. Mi estis baninta en la nagxejo posttagmeze kaj poste ankoraux iris al mia gxardeno en la granda Fajroburgo, sed kial mi tie renkontis neniun de miaj parencoj kaj fulmotondro, kiu minacis jam de horoj, pli kaj pli proksimigxis kaj montris timigan flavecan nubajxon, mi rapidis grandpasxe al la gepatra domo. Apenaux atinginta la logxejon, ni auxdis en la cxambroj okcidentaj tintadon de vitroj kaj hororan bruon. Samtempe ni auxdis fenestro-rompadon kaj pumpumon en la sxtuparejo kaj kiam ni alrapidis, ni vidis hajlerojn kun la grandeco de kokin-ovoj, kiuj estis trabatintaj la fenestrojn, kaj malsuprensaltetis la sxtupojn. En niaj okcidente situantaj cxambroj nek unu fenestro restis nedifektita kaj stakigxis la galciajxoj tiel, ke poste oni devis ilin forporti per siteloj. Kaj tondris kaj fulmis tiamaniere, ke oni povis timi, ke proksimigxas la mondpereo. La hajlado dauxris nur cxirkauxe dek minutojn - sed kiel cxio aspektis poste. La ovograndaj hajleroj havis pezon gxis 170 gramoj, kaj oni povas certe imagi, kiun grandan damagxon ili estis kauxzintaj. Neniu ardeza aux tegola tegmento en la tuta urbo restis en ordo kaj en cxiuj domoj almenaux la fenestroj de la vetera flanko estis detruitaj, ecx kamentuboj estis renversitaj. Hxaose aspektis la gxardenoj.
...
Kiam vespere mi faris ankoraux rondiron cxirkaux la promenejo, mi nur pene povis fari vojon por mi tra la debatitaj brancxoj, kusxantaj gxis la alto de metroduono, kaj inter kiuj kusxis en granda nombro mortigitaj paseroj, merloj kaj aliaj birdoj. La arboj, sen ilia folia ornamajxo, tre malgxoje etendis siajn brancxojn al la cxielo. Ankaux ekstere, ekster la urbo en la rozvalo kaj sur la kampoj sude kaj oriente de la urbo estis simila hxaoso, kaj aparte la kantbirdoj estis suferintaj en la tempesto. Tial do la 27a de Auxgusto 1860 farigxis la mortotago de la Lepsikaj Alauxdoj, mi poste neniam plu ilin vidis vendataj fiksitaj sur lanceto, kiel ankaux de tiu tago ne plu estis trovebla sur la menukartoj de la mangxejoj la iam tiom sxatata plado: "Lepsika Alauxdo kun acida brasiko"...
La kaptado estis limigita ne nur al la lepsika regiono, sed en la monatoj septembro, oktobro kaj novembro, kiam la alauxdoj estis flugontaj al la sudo, gxi okazis ankaux en la malaltajxoj cxirkaux Halo, Cjorbigo, en la Anhalt-Desauxa, la Kojtena kaj Bernburga regionoj. La plej grasaj kaj grandaj alauxdoj venis al Lepsiko, kie la bezono cxiam estis tre vigla. La predo estis tiom konsiderinda, ke krom tiuj nesignifaj kvantoj, kiuj estis mangxataj en la malgrandaj urboj kaj vilagxoj, ankoraux en cxiu de la tri monatoj estis sendataj al Lepsiko 500 000 alauxdoj, sume do 1 200 000 gxis 1 500 000, de kie ili iris en la tutan mondon. Sed tio iom post iom cxesis post la hajlojaro kaj la tuta alauxdokomerco, kiu estis kauxzinta grandan detruon inter tiuj kantbirdoj, utilaj koncerne al ilia insektkonsumo, en la dua duono de la sesdekaj jaroj versxajne atingis sian plenan cxeson. Kvankam de tiu tempo ne plu estas persekutataj la alauxdoj per reto kaj vergo, receptoj por "Lepsikaj Alauxdoj" ecx hodiaux estas publikataj. Sed tio temas pri pure vegetara bongustajxo, kiel rigardo en "Baklibron" de 1967 rapide pruvas. Tiel ili hodiaux estas pretigataj - la
Murbo laux baza recepto, frago- aux frambokonfitajxo, 80 g da margarino, 125 g da sukero, salo, 2 ovoj, 100 g da faruno, 125 g da dishakitaj dolcxaj migdaloj, nuksoj aux kokosajxo, 5 raspitaj amaraj migdaloj, cxirkauxe 4 supkuleroj da lakto, 3 supkuleroj da rumo aux brando. Iomete grasumitajn muldilojn tegu per maldike rulita murbo kaj aldonu po unu makulon de konfitajxo. La sxauxme kirlitan margarinon miksu kun cxiuj konsistajxoj (retenu 1 flavajxon de ovo). La miksajxon metu en la muldilojn, sur tion metu kruce du maldikaj, rultrancxitaj pastostrioj kaj penikumu per la ovflavajxo. Baku cxe meza varmo cxirkauxe 25 minutojn.
Inicitoj scias, ke tiu bakajxo kun sia aspekto kaj la kruco sur si simbolas la tombon de la Lepsikaj Alauxdoj.
Wolfram Diestel, Lepsiko, Germanio
diestel@rzaix340.rz.uni-leipzig.de